Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ado, kiu celas la aliformigon de la mondo, kaj li havis neklarajn esperojn ke io estis okazonta kio ĉesigos la regantan mizeron.

Li pentris al si belan bildon pri la venonto. Li imagis edzecan kunvivon kun sia karulino kaj patran ĝojon je amataj infanoj, kiuj iam petolos ĉirkaŭ li kaj forkaresos de li la lacon, kiam li iam venos hejmen de peniga laboro. Li vidis sin image en hela, simple sed komforte meblita loĝejo en unu el la modernaj loĝdomoj, kiajn la komunumo de Vieno konstruadas. Ĉirkaŭate de amata familio li ĉiudimanĉe ekskursos kaj ĝuos la belecon de la naturo, en somero migrante, en vintro skiante aŭ glitveturante per sledo sur mola neĝo. Profunda kompato ekkaptis lin pensante pri siaj gepatroj kaj gefratoj, al kiuj ne tiaj belaj esperoj iomete lumigis la grizan malbelon de zorgoplena ĉiutago. Kaj li sentis vivan deziron diri al ili ion agrablan kaj konsolan, sed kiom ajn li en sia cerbo serĉadis taŭgajn vortojn, li ne trovis tiajn kaj li silentis.