Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilia junaĝo kaj aliaj plurajn sanktulojn. Kiam Karlo ankoraŭ estis bubeto, tiam la patrino ĉiuvespere preĝis kune kun la infanoj al Dio kaj liaj sanktuloj antaŭ tiuj bildoj. Sed mizero kaj senespereco jam antaŭlonge mortigis la senutilan piecon en la familio.

— Tiaj hundoj! — Subite interrompis la brua, insulta voĉo de Antono la mallumajn meditojn de Karlo. — Ĉu vi legis en la hodiaŭa gazeto, ke oni en Ameriko neniigas grenon, nutras porkojn kaj hejtas lokomotivojn per tritiko, ĉar pro la tro grandaj provizoj faladas la prezoj? Kaj ĉe ni en la lastaj semajnoj oni plialtigis la prezojn de pano kaj faruno!

— Kaj eĉ en Ameriko malsatas milionoj da homoj! Tiel mi legis antaŭ kelkaj tagoj. — Anna sin aŭdigis el la kuirejo, kies pordo — kiel kutime — estis malfermita.

— Dispecigi oni devus la kanajlojn kiuj en tiaj tagoj kun plenaj ventroj detruas manĝaĵojn pro profitavido. — Ekscitite kriis la patrino.

— En bela mondo ni vivas! — Grumblis la patro. La fruktodonemo de la tero fariĝas malbeno kaj meze de abundo homoj suferas mankon de plej necesaj vivrimedoj! Vere, ne plu estas ĝojo vivi. Mi envias la maljunan Müller. Li jam finsuferis kaj rifuĝis el tiu frenezulejo, nomata mondo.

Karlo duonkonscie skuis la kapon. Ne, morti li ankoraŭ ne emas malgraŭ ĉio! Li havas ja sian Martan kaj li atendas ankoraŭ iom da feliĉo en la vivo. Ĉiam la cirkonstancoj ne povas resti tiel malbonaj. Li — kiel multaj proletoj, kiuj en obtuza rezignacio portas sian vivon senĝojan — ne multe interesiĝis pri politiko, sed li tamen iom sciis pri la batalo de la laborista klaso kontraŭ la ekspluatanta kapitalo, pri la socialista mov-