Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malĝojis kaj timis la mizeron de l’ senlaboreco ke li sin mortigis. Li eluzis la okazon, kiam familio Ĉapka foriris kaj li restis sola en la loĝejo. La hejmenvenanta familio trovis lin falinta de seĝo, morta. La loĝejo estis plena de la venena gaso. Ĉiuj fendetoj ĉe la pordo kaj la fenestroj estis zorge ŝtopfermitaj.

Deprimite Karlo iris en sian loĝejon. Ankaŭ liaj familianoj, kiuj senescepte estis en la kvara etaĝo, baldaŭ revenis ege ekscititaj kaj kortuŝitaj. La vizaĝo de la patro montris profundan malĝojon kaj lia voĉo tremetis kiam li diris:

— La kompatinda maljunulo! Li estis dum multaj jaroj mia laborkamarado. Tian finon li ne meritis! Tutan homaĝon oni servutas kaj elspezas siajn plej bonajn fortojn kaj fine al oni restas nur ŝnuro aŭ lumgaso kiel savilo el mizero kaj malsato. Terura mondo!

La belaj bildoj de la hodiaŭa tago paliĝis en la memoro de Karlo kaj ĉio ekŝajnis al li senĝoja, melankolia. La griza, kruela ĉiutago kuŝiĝis peze sur lia brusto. La ĉirkaŭrigardo en la malvasta loĝejo kun la difektitaj mebloj forglutantaj la malmultan spacon dolorigis liajn okulojn. Multaj vestaĵoj pendis de hokoj sur la muroj, ĉar la unusola ŝranko ne povis akcepti ĉiujn kaj por pliaj ŝrankoj ne estis spaco. Tiun plejparte forprenis la du larĝaj litaĉoj, el kiuj la unu estis por la gepatroj kaj la dua por li kaj lia frato Antono. Anna dormis en kunfaldebla ferlito kiu dumtage staris en ĉambroangulo. En alia angulo staris dua ferlito kunfaldita, kiu pli frue servis kiel ripozejo al Erna kaj Henriko. Sur muro, kiu mute, sed insiste kripostulis refreŝigon pendis blindiĝinta spegulego kaj diversaj bildoj, el kiuj du montris la gepatrojn en