Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plejparte en silento. Iliaj animoj estis plenaj de la granda travivaĵo kaj iliaj mienoj estis solene seriozaj.

Vespere je tiu bela dimanĉo Karlo ankoraŭ ekhavis malbelajn, afliktajn impresojn. Estante tre laca li baldaŭ disiĝis de sia eĉ pli laca amatino kaj de ties patrino. Ĵus li iris de la unua etaĝo supren al la dua, kiam ie supre aŭdiĝis krioj de teruro, ekscititaj voĉoj kaj rapida, konfuza kurado. Pordoj krake fermiĝis kaj virinoj histerie ekgrakis.

Karlo rapidis supren. Virinoj, viroj kaj infanoj celis en supran etaĝon, sin reciproke premante kaj puŝante sur la mallarĝa ŝtuparo. Li ekvidis sian patron kaj alvokis lin.

— Kial la homoj tiom kuras kaj kien?

— Malfeliĉo okazis. — Respondis tiu kaj kuris pluen.

Karlo obeante impulson de scivolo sekvis. Alveninte en la kvara etaĝo li komence nenion povis vidi aŭ ekscii. Densa aro da homoj sin premis en la malantaŭa parto la koridoro. Kriado, puŝado, demandado. La aero odoris laŭ lumgaso. Ankoraŭ alfluis homoj el la malsupraj etaĝoj. Karlo baldaŭ estis tute enfermita. Li jam ekhontis pri sia blinda obeo al la scivolo.

La globa kapo de la dommastrino aperis. Aŭtoritate ŝi liberigis al si vojon tra la hombulo. Kaj fine ankaŭ Karlo eksciis la kaŭzon de ĝenerala ekscitiĝo.

En la loĝejo 53 loĝis kune kun la familio Ĉapka maljuna laboristo, Petro Müller, kiel subluanto. Sabate li estis maldungita de sia fabriko, same kiel la patro de Karlo. La maljunulo, ne havante familion, tiom