Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

karesajn vortojn, amĵuroj estas interŝanĝataj kaj ardaj kisoj konfirmas ilin. Kaj intermite regas ofte longdaŭra silento, dum kiu unu aŭskultadas la korbatojn de l’ alia. Kaj ambaŭ spiradas peze kaj malfacile pro retenata pasio kaj ĉiu sentas menskonfuze la proksimon de l’ alia. Karlo ĝue enflaras la odoron de virinkorpa elspiraĵo kaj Marta tremetas pro volupta atenda al io necerta, pro sopiro kaj pro nedifinebla sento de angoro.

— Karlo! — Marta ekflustris pete. — Ni foriru nun!

— Ne, Marta! Ankoraŭ ne! Estas ja tiel bela la kunesto de du amantaj koroj for de ĉiuj aliaj homoj.

— Karlo, mi timas tiel! Mi ne scias…

— Sed kion timi, karulino? — kaj spiregante li aldonis: Marta, mi ne povas foriri de ĉi tie antaŭ ol ni ne tute posedis unu la alian.

— Ne, amato! Ne pli frue ol kiam ni estos geedziĝintaj. Kaj precipe ne ĉi tie! — Povus iu veni. — La voĉo de Marta sonis malforte.

Kaj Karlo ne cedis: Marta, mia amata, li petegis, montru do ke vi amas min! Ne timu! Ĉi tien neniu venos. Oni aŭdus lin de malproksime. — Kaj li tiris ŝin al si, premis kison sur ŝian buŝeton, kies ardeco komunikiĝis al ŝia sango, tiel ke ŝi ĝeme spiregis pro ekscititeco de sia nervaro. Karlo superfortite de arda deziro ekposedi ŝin fariĝis elokventa kiel neniam kaj parolis al la knabino konvinke kaj venke, ĝis tiu ne plu povis rezisti kaj tremegante cedis.

Kaj Marta donis sin al la amato senrezerve kaj senkondiĉe en arda, sinforgesiga amo. La unu perdis sin en la esenco de l’ alia kaj du koroj batadis dum momentoj en sama ritmo unu kontraŭ la alia…

Kiam la gejunuloj poste iris hejmen, tio okazis