Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivo. Kaj por multaj homoj infano signifas preskaŭ nur ĝenon kaj ŝarĝon! Sed al ni ĝi estos nova fonto de komuna ĝojo. Eĉ la zorgoj kaj suferoj, kiujn ni eble havos pro infano, por ni enhavos ankoraŭ ion dolĉan kaj pli firme kunforĝu niajn vivojn.

Marta en tiu momento tute ne konsideris, en kiuj teruraj cirkonstancoj nia bela sociordo igas vivi multajn gepatrojn kun siaj infanoj kaj kiom la ĝenerala mizero kaj la neglekto de la popolklerigo kulpas pri la malbona rilato de la gepatroj al siaj infanoj, kiuj ja ofte venis nedezirite pro la malbona situacio, en kiu devas vivi la gepatroj. Sed ja nek Marta nek Karlo pensis en tiu horo pri la kruda reala vivo. Ili estis forgesintaj pri senlaboreco kaj mizero. Kaj se ili eble ekmemoris pri ĝi, tiam ĝi ŝajnis al ili tiom fora, neverŝajna, nepre venkebla per iliaj amo kaj feliĉdeziro.

Tiun tagon, tiujn kelkajn horojn la du homoj foje liberiĝis tute de sia kutima vivo riĉa je malbelo kaj premata de mizeraj cirkonstancoj kaj ili vivis nur sian momentan feliĉecon kaj sian revatan helan estonton.

Pasis la tempo kaj proksimiĝis la vespero. Jam de tre malalte la suno sendis nur malmultajn radiojn tra la fendoj inter arboj kaj arbetaĵoj al la geamantoj. Ili, iom post iom, laŭeble ankoraŭ pli proksimiĝis unu al la alia, ekdronis kelkfoje en silentan revadon kaj forgesis ĉiam pli la grandan mondon, kiu ie, fore de ili, bruadis kaj moviĝadis plu kun siaj grandaj kaj etaj doloroj, maljustaĵoj kaj banalaĵoj. Kaj jam malheliĝis ĉirkaŭ Marta kaj Karlo, sed ili ankoraŭ sidadis kune en firma ĉirkaŭbrakumo sur sia kaŝita loketo.

Iliaj buŝoj flustras iam-tiam amindumajn kaj