Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

voko de kukolo kaj de temp’ al tempo preterzumis insekto vojerarinta aŭ aŭdiĝis voĉoj de homoj ie preterirantaj.

Karlo formetis la kajeron kaj ĉirkaŭprenis per sia dekstra la talion de Marta, kiu dum la legado estis droninta en amare-dolĉa revado. Nun ŝi metas manon ĉirkaŭ lian kolon kaj kuŝigas sian kapon sur lian bruston. Tiel ili longe sidas en silento.

— Karlo, flustras Marta subite, mi estas tiom feliĉa pro tio ke mi vin havas!

— Mia kara, kara Marta! — Karlo ĉirkaŭprenas ŝin pli forte. — Vi estas mia ĉio!

Kaj ili komencis pentri al si sian komunan estonton en helaj koloroj per esperplenaj vortoj: kiel ili klopodos beligi al si reciproke la vivon, kiel ili al si konstruos modestan, sed kiel eble plej belan kaj gemutan[1] neston kaj kiel ili penos aranĝi ĉion en interkonsento kaj eviti malpacon. Neniu estos sinjoro kaj neniu sklavo, sed ili kunvivos en libere elektita kunligiteco kaj ili estos samrajtaj geamikoj.

— Kaj kiam ni havos infanojn — Marta diris — tiam — ĉu ne, Karlo? — ni ne batos ilin, neniam! Ni ankaŭ ne insultos ilin krude, kiel faras multaj edukistoj!

— Certe, Marta. Mi ĉiam trovis, ke estas hontinde malkuraĝe, se granduloj malbontraktas sendefendajn infanojn. Cetere infanoj ja estas tiom influeblaj, se ili nur sentas bonintencon kaj amon.

— Kiel bele ja estas eduki infanon, kun ĝi reinfaniĝi! Ĝi estas plia ligilo inter la gepatroj kaj la

zorgo por ĝi donas veran enhavon kaj celon al ilia

  1. gemuta = hejmeca, agrable sentiga (germ. gemütlich)