Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivo, pri la senlaboreco. Nokte li ofte parolis en sonĝoj kaj vigle gestadis, tiamaniere ĝenante sian edzinon, kiu ja kuŝis apud li en la sama lito. La senlaboreco persekutis lin eĉ en la dormo per malicaj inkuboj. Iufoje li sonĝis sin staranta ĉe siaj maŝinoj amataj, kiuj forglitadis de li ĉe ĉiu provo tuŝi ilin. Fine ili rifuĝis antaŭ li en sovaĝa kuro. Alian fojon li sonĝe rapidis al sia laborejo kaj ne povis trovi ĝin; li kuradis tra ĉiuj stratoj vidante antaŭ si la gigantajn kamentubojn de la fabriko en la malproksimo, sed kiun ajn direkton li iris, li ne povis atingi ilin. Matene, kiam li turmentite kaj ŝvitante vekiĝis, — en lia kapo troviĝis vekilo de la kutimo, kiu maldormigis lin precize je la kvina kaj duono — li tuj forlasis la liton, rapide vestis kaj lavis sin kvazaŭ pretigante sin por foriro. Poste li kutime sidiĝis ĉe la fenestro kaj ekobservis la gelaboristojn surstrate preterkurantajn al siaj laborlokoj. Kelkfoje oni demandis lin:

— Patro, kial vi ne restas ankoraŭ en la lito? Kial vi tiel frue ellitiĝas?

— Mi ne povas kuŝi pli longe, — li ordinare respondis, — kvardek jarojn mi tiel faris kaj mi ankaŭ nun ne povis aliel.

La edzino provis karese kaj insulte aliigi liajn opinion kaj agadon, Antono duonvoĉe grumbladis ĉiufoje, kiam li estis vekita per iu bruo, kaj Anna murmuris ion pri sentakteco kaj maljunkapa kaprico, se la patro iel puŝis ŝian ferliton nenecese frue en la mateno. Nur Karlo silentis kaj lia koro kunpremiĝis en amara ekploremo vidante kiom lia patro suferas pro la perdo de laboro.

La senlaboreco efikas detrue al korpo kaj menso ankaŭ de juna homo; sed maljunulojn ĝi ofte forvel-