Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kigas rapide. La maljuna Weber videble kadukiĝis. Estis kortuŝe observi, kiel tiu forta laborviro kun vizaĝo energiesprima ofte sidadis enpensiĝinte, movadis siajn manojn kaj fingrojn kvazaŭ ludante, ŝajne en nescio kion fari per ili, kaj rigardadis antaŭ sin kun turmentita mieno, dum en liaj malhelaj okuloj kaŭris malespera demando. Kaj post semajnoj da vana penado trovi laboron li konvinkiĝis ke li neniam plu ricevos postenon, ke li jam estas kondamnita al nevolita nenifarado. Li vidis antaŭ si la mizeriĝon rapide progresontan de sia familio ĝis la ebla senhejmiĝo. Tiam liaj densaj brovoj super la grandaj okuloj komencis dispendiĝi, lia vizaĝo ekperdis la streĉitecon de la trajtoj kaj rapide plisulkiĝis kaj lia tuta sinteno ekmontris laciĝon kaj senenergiiĝon. Aliaj samsortuloj serĉis mizeran konsolon en la ebriiĝo per alkoholaĵoj, sed ne sinjoro Weber. Lia patro estis siatempe la teruro de l’ familio pro siaj drinkemo kaj alkoholaj ekscesos kaj la filo jam kiel knabo promesis al si eviti la alkoholan venenon. Estas ja ofte okazaĵo, ke infanoj de drinkemuloj — se ili estas normalaj malgraŭ sia deveno kaj la kruelaj batadoj, kiujn ili ofte devas suferi — severe evitas ebriigaĵojn…

Antono, kvankam maklera kaj krudnatura, tamen esence estis nek stulta nek tute senskrupula. Ofte li sentis amare sian moralan malaltecon, enviis kaj eĉ admiris homojn kiel sian fraton Karlon kaj sian bofraton Henrikon. Iam-tiam lin premis la sensenceco de sia vivo kaj plurfoje li jam estis decidinta komenci alian vivon, eviti la senenergiigan alkoholon kaj ĉesigi la sencelan tempopasigon per kartludado kaj uzi eventuale ŝparitajn groŝojn por pli utilaj aferoj, kiel legaĵoj, ekskursoj ktp.