Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En tia tempo de ekkonsciiĝo li estis dum kelkaj tagoj pli afabla kaj malpli insultema, li parolis malmulte kaj sidadis legante aŭ meditante. Iufoje li pensis tiel profunde pri ekreformo de sia vivo, ke li eĉ serioze konsideris la malkutimiĝon de la tabakfumemo. Kaj estis tagoj, en kiuj li fumis apenaŭ la duonon de tiom kiom li kutimis fumi kaj en kiuj li tute evitis siajn »bonajn« amikojn kaj kamaradojn.

Sed tia stato neniam longe daŭris. Kutime iu subita ĉagreniĝo pri io aŭ iu hazarda renkontiĝo kun vulgaraj kunuloj forbalais rapide la bonintencojn kaj prudentajn decidojn. Tiam li silentigis eventualajn riproĉojn de sia konscienco per la imago, ke li iam poste, sed plej certe tiam, kiam li ekhavos daŭran okupon, ekkomencos pli bonan vivmanieron kaj ekpensos pri la efektivigo de siaj planoj modeste ambiciaj.

Liaj familianoj malmulte sciis pri lia interna vivo. Ili prenadis lin tia kia li ordinare montriĝis kaj kiam li foje havis siajn »pli bonajn tagojn«, tiam oni atribuis tion al ia malsaneteco aŭ deprimiteco.

La senlaborecon ankaŭ li sentis prema, precipe ĉar ĝi malpermesis al li partopreni tiun aŭ alian vivĝuon, sed ankaŭ ĉar ĝi ligadis lin al sencela neniofarado kaj al dependeco je aliaj. Lia plej ŝatata revo estis iam posedi negocejon aŭ propran laborejon de sia metio, simplaesprime esti modesta memstara entreprenisto. Sed tion akiri per laboro de siaj manoj ŝajnis al li tro longdaŭra, ja eĉ senŝanca afero, jam kiam li ankoraŭ perlaboris, tiom pli senespere li pensis pri ĝi en la tempo de sia senlaboreco. Tial li ofte cerbumis pri diversaj ebloj riĉiĝi per unu sukcesa bato. Ne mirinde ke li ofte elspezis konsiderindan parton de sia perlaboraĵo por loterioj kaj eĉ poste regule oferis