Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

certan onon de sia senlaborula subvencio por ili. Sed li neniam gajnis gravan sumeton.

Iun matenon leterportisto skribaĵon, el kiu Antono eksciis ke lia peto pri denove plilongigo de lia subvenci-ricevo, setas rifuzita, ĉar jam la maksimuma templimo de monhelpo por li estas atingita.

Komence li ne kuraĝis sciigi tion al siaj familianoj. Sed post iom da tempo, dum kiu li sidadis en obtuza, malgaja medito, li transdonis la skribaĵon senvorte al sia patrino. Tiu transprenis ĝin mirigite kaj legis ĝin malrapide kvazaŭ literon post litero. Subite ekkompreno kaptis ŝin kaj faliginte la paperon ŝi kunfrapis siajn manojn kun ekkrio:

— Granda Dio! nun ni vere povas malsatmorti! Tio ankoraŭ mankis.

— Kio okazis? — Demandis sinjoro Weber levante siajn okulojn de libro kaj direktante demandan rigardon al sia edzino.

— Antono ne ricevos plu la senlaborulan subvencion! — Ŝi respondis preskaŭ plore. — Nun la afero ĝustas! Nun ni kvin devos vivi per tridek ŝilingoj, kiujn vi kaj Karlo donas al mi, tutan semajnon. Kiu scias, kiom longe Karlo ankoraŭ ricevos la subvencion! Ĉion pagi per tridek ŝilingoj: Luprezon, hejtadon, vestaĵojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, lumon kaj fumi vi ja ankaŭ volas! Sed tion mi povas nun jam diri al vi, Anoton: Gastejo, kino kaj cigaredoj ne plu ekzistas por vi. Eĉ ne groŝon mi povos doni al vi. Eble ke vi tiam iomete pli energie interesiĝos pri laborloko.

— Nu, nu, — sinjoro Weber diris kvietige, — ne tuj perdu la kapon, patrino! Tio estas ja malfeliĉo, certe. Sed iel jam iros la aferoj. Ke Antono ne volonte mallaboras, tion mi mem nun facile kredas post kiam