Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi estas iom spertinta la dolĉecon de kontraŭvola, senenspeza nenionfarado. Kaj dum mi havos iom da tabakaĉo, ankaŭ Antono iam-tiam havos sian cigaredon. Feliĉa Karlo, kiu al tiu luksaĵo ne kutimiĝis, do ankaŭ ne sentas la mankon de ĝi!

Karlo estis foririnta jam frumatene por demandi ie pri posteno laŭ gazetanonco vakanta. Ankaŭ Anna ne estis hejme. Ŝi estis forlasinta la loĝejon kelkajn minutojn antaŭ tiu sceno.

— Tiu fumado entute estis io superflua. — Diris sinjorino Weber responde al la lastaj vortoj de sia edzo, dum ŝi malfermis la duan fenestron de la loĝejo, kiu ankoraŭ estis fermita malgraŭ la malfrua matenhoro kaj la belega tago ekstere. — Rigardu kiom la kurtenoj malheliĝis! Antaŭ ok tagoj mi pendigis ilin purajn. Tio devenas de la malbenita tabakfumo. Kaj kiom da mono vi viroj blovas rekte en la aeron venenante ĝin!

— Ion la homo ja devas havi kio donas al li iom da ĝuo. — Defendis sin sinjoro Weber, kiu ĵus estis plenŝtopanta sian pipon. — Se mi eĉ tion ne plu havos, tiam mi ja fajfos je la tuta mizera vivo.

— Mi ja ne parolas nepre pri vi maljunuloj, al kiuj certe jam ne eblas lasi ĉi tiun fikutimon. Kvankam — kion havas ni virinoj? Sed tiuj junuloj, kiuj ankoraŭ ne tutajn dek jarojn vivtenis sin propramane, ili devus honti tenante la malbonodoran suĉilon inter la lipoj dum la tuta tago. Kaj vi, Antono, vi devas nune nepre ion entrepreni por akiri kelkajn groŝojn! Iru kolporti gazetojn aŭ vendi varojn kiel agento!

— Jes, jes! Mi entreprenos ion. — Antono grumblis amare. — Min mem jam naŭzas tio, ĉiam vivaĉi nur je la graco de aliaj. Kaj se oni ne lasos min akiri