Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mia panon per honesta laboro de miaj manoj, nu, tiam mi ŝtelos kaj rabos simple.

— Granda ĉielo! — Sinjorino Weber ekkriis terurite — kiaj vortoj! Tiaj estas la hodiaŭaj junuloj! Ĉu tial patrino suferis tiom kaj zorgadis por infano ke ŝi iam vidu ilin en malhonoro kaj karcero?

— Antono certe ne pensis serioze kion li diris. — Sinjoro Weber parolis kvietige. — Li esprimis nur sian kompreneblan ĉagrenon per tro fortaj vortoj. Sed mi avertas vin, Antono, — kaj la voĉo de l’ patro tre serioziĝis — ne ludu kun tiaj pensoj! Kiu ludas kun la tento, tiu estiĝas facile ĝia viktimo. Kaj el malhonesto ne ĝermas feliĉo.

Antono ridetis obstine kaj malestime.

— Patro, tiaj moralaj doktrinoj iom elmodiĝis. Hodiaŭ ĉiu devas zorgi por si kiel li povas, do li ankaŭ sola respondecas pri si. Vi ne povas helpi min; mi do devas iri miajn vojojn. — Dirante la lastajn vortojn Antono prenis sian ĉapelon. Li volis foriri.

— Antono! — Vokis la patro kaj lia voĉo estis tiel ordona, ke la juna viro mekanike ekhaltis. — Antono, gardu vian langon! Ankoraŭ vi bezonas nin. Kaj se vi iam faros ion malhonoran, tiam vi ne plu apartenos al nia familio. Ĉu vi komprenas? Ne malhonoru nian nomon, tion vi ŝuldas al ni kaj al viaj gefratoj. Mi maljuniĝis en honoro kaj mi ne transvivus la honton de filo.

Antono senvorte foriris. Lia patrino ankoraŭ longan tempon ekscitite insultis:

— Tia impertinentulo! Tiel maldankema infanaĉo! Li certe kaŭzos al ni gravan ĉagrenon kaj eĉ malhonoron. Kial li ne estas tia, kiaj estas la aliaj, tia, kia Karlo? mi ja ĉiam traktis kaj edukis ĉiujn