Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

same! Ho, kiu scias, kion mi devos ankoraŭ ĝisvivi? Kvazaŭ mi ankoraŭ ne havus sufiĉe malbonan, zorgoplenan vivon! Tiaj tempoj nun! Senlaboreco, multekosteco, ĉie malsato kaj manko kaj samtempe plenŝtopitaj magazenoj ktp. ktp. Vere ne estas ĝojo vivi en tiel malbela tempo…

Malfermiĝis la loĝeja pordo kaj tra la malhela kuirejo envenis Karlo.

— Bonan tagon! — Li salutis malgaje kaj sidiĝis lace sur seĝo — Estas terure, ĉie senespere.

— Nu, ĉu nenio, hm? — demandis la patrino — oni ree ne dungis vin?

— Ne. — Karlo respondis simple.

La patro rigardis lin kun zorgoplena mieno. — Ĉu multaj estis tie?

— Eble ducent. Kaj unu estis dungata. Ni aliaj postulis pagon de la veturelspezoj. La firmo kompreneble rifuzis kaj kiam iuj inter ni ekscitiĝis kaj iom urĝe insistis pri la plenumo de nia postulo, oni simple vokis policistojn. Tiuj forpelis nin per gumbastonoj. Multaj ricevis batojn, pluraj estis arestataj, mi mem forkuris. Ĉu mi eble lasu bati aŭ aresti min?

— Vi agis prave, konstatis sinjorino Weber. Tio ja nenion utilus. Sinjoroj estas sinjoroj kaj la sinjoroj havas la monujon kaj la leĝojn por si! Laboristo estas nenio kaj nenio valoras nenion.

Karlo estis ĵaluza. Li jam mem diris al si, ke tiu ĵaluzo, kiu rodetis en lia koro, estis versence senbaza. Tamen li suferis pro ĝi.

Marta kutimis rakonti al li ĉion kio okazadis en ŝia oficejo, ĉiujn malgrandajn malagrablojn same kiel