Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiujn etajn ĝojojn, kiuj ŝin trafis dum la labortago. Kaj Karlo ĉiam volonte aŭskultis kaj vigle partoprenis en ĉio, li kvazaŭ post-travivis ĉion kun ŝi. Li ĝojis pri ŝia konfida komunikemo, kvankam ĝi samtempe memorigis lin amare ke li mem pasigas tagon post tago en nenifarado, dum la amata virino intense laboris kaj ie ludis certan rolon perlaborante siajn vivbezonojn kaj tiujn de sia patrino.

Jam antaŭ kelkaj tagoj Marta estis rakontinta al li, ke en ŝia oficejo nova korespondisto estis dungata. Kaj ŝi estis priskribinta lin kun fervoro preskaŭ tro granda. Laŭ ŝia priskribo tiu viro estis bela junulo kun bonkonduto kaj eminentaj talentoj. Li parolis krom la gepatra lingvo perfekte la francan kaj anglan lingvojn kaj traktis la koleginojn kun kavalira afableco. Kaj hieraŭ li proponis al Marta instrui al ŝi la anglan lingvon, kiun ŝi jam delonge deziris lerni. Ŝi petis Karlon ke li kunlernu, ĉar estus tiel bele se ili ambaŭ kapablus konversacii en fremda lingvo, kiun nur malmultaj komprenas. Krome ja la scio de l’ angla lingvo povus iam utili kaj al ŝi kaj al li. Ĉiusabate, post la laborfino, Marta kunvenos kun sinjoro Kerner — tiel nomiĝis la kolego — en iu kafejo kaj ricevos de li lecionon. Dimanĉe ŝi instruos al Karlo la lernitaĵon; tiamaniere ŝi ĉiam unua akceptos la lecionojn pri la angla lingvo kaj poste ili ambaŭ ekzercados ilin. Kompreneble ŝi faros tion nur se Karlo konsentos, sed ŝi esperas ke li certe permesos al ŝi ĉi tiun etan plezuron.

Kiam Marto lastvespere diris ĉi ĉion al Karlo, tiam li aŭskultante ŝian gajan vortofluon eksentis doloran pikon en sia koro, tamen li, kvankam ne entuziasme, konsentis. Ŝi mem baldaŭ rimarkis ke li estas