Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iom afliktita kaj ŝi ĵetis sin al lia kolo kaj diris ridetante:

— Nu, nu! Mia kara stulteta knabo ja ne ĵaluzos? Ĉu? Nenion timu, mi restos nur la via!

— Sed se la alia finfine pli plaĉos al vi? Li ja estas tia kavaliro kaj havas oficon.

— Karlo, se vi refoje diros ion tian, mi estos ofendita kaj en iros por preni la anglajn lecionojn. Mi ne havas multajn ĝojojn, mi povos ankaŭ tiun unu rezigni.

Kaj Marta per arda kiso kaj ŝercaj vortoj revokis rideton sur liajn lipojn…

Sabate posttagmeze, je kiu tempo li kutimis kunesti kun sia amatino, Karlo sidis nun en la loĝoĉambro de siaj familianoj kun peza, malgaja koro kaj provis verki poemeton dediĉotan al Marta okaze de ŝia naskiĝtago, kiu estos post kelkaj tagoj. Li volis krei ion speciale vervan, sed lia cerbo tuitage tre distrita trovis nek taŭgajn versojn nek bonajn rimojn. Baldaŭ li eĉ tute forgesis pri sia intenco kaj dronis en revoj amaraj rigardante senvide en ĉambran angulon.

Se li havus okupon kun nur modesta salajro, li tuj edzinigus Martan por ke ŝi ne estu rabata de alia viro. Ja patrino Groner jam diris ke ili povus loĝi en ŝia loĝejo. Kaj li jam ege sopiris foriri el la gepatra loĝejo, kvankam li kore amis siajn gepatrojn kaj gefratojn. Sed depost la senlaboriĝo de la patro regis en la familio korprema malgajo kaj naŭza kverelemo.

Al la ĝisnunaj ĉagreno kaj mizero, al la malagrabloj de lia senŝanca senlaborula vivo venis nova amaro: La timo perdi la amatinon. Ne estis simple ĵaluzo, kio lin suferigis, sed ia sufoka angoro ke li perdos la estaĵon plej karan, kiu heligis lian malhelan