Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiutagon kaj pri kiu li esperis ke ĝi estos la suno konservonta lian koron varma meze de malvarma, egoisma mondo.

Sed kiel li rajtus reteni ŝin, se ŝi vere havus bonŝancon trovi vivkunulon pli kleran kaj fortan, kiu povus proponi al ŝi vivon pli sekuritan kaj malpli laborplenan ol li iam povus certigi al ŝi? Se li nur havus laboron! Tiukaze li jesus tiun demandon senhezite, ĉar klerecon oni povas akiri certagrade kaj ĉio alia ne superas la valoron de granda amo. Li estis konvinkita ke neniu povis iam ami ŝin pli ol li.

— Ĉu vi aŭdas, patrino? Tiuj genajbaroj ankaŭ disputas ĉiam de kiam la viro senlaboriĝis — Tiuj ĉi vortoj de Anna rompis subite la silenton en la ĉambro kaj skuis Karlon el lia meditado. Anna estis gladanta tolaĵon dum sinjorino Weber sidante ĉe fenestro kun okulvitroj sur la nazo flikadis ŝtrumpojn kaj ŝtrumpetojn de familianoj. Krom la tri menciitaj personoj neniu estis hejme.

El najbara lôgejo tra la maldika mura aŭdiĝis laŭta disputado. Estis klare distingeblaj akra voĉo de virino kaj obtuza, brua de viro. Parte Karlo eĉ komprenis kriitajn vortojn kaj frazojn, precipe tiujn de la virino. En la kriadon de la plenkreskuloj miksiĝis plorplendoj de infanoj timigitaj.

— Se ili almenaŭ iom moderigus siajn esprimojn de kolero pro la infanaj oreloj! — Sinjorino Weber diris indigite. — La infanoj komprenas pli ol oni opinias. La plej aĝa knabo certe jam estas dekjara. Kiel la du pli junaj geetuloj plorkrias! Sed la furioziĝinta patrino ne atentas tion. Jen, kiel fie ili insultas!

Klare oni komprenis aĉajn vortojn kriitajn de homoj altgrade koleraj trans la muro: Malĉastulino,