fremda lingvo pri facilaj temoj kaj ilia prononco — danke al la lecionoj, kiujn Marta ricevis de sia kolego Kerner — estis mirinde ĝusta. La knabino estis tre entuziasmigita pri la afero kaj same estus Karlo, se lin ne turmentus ĉiam kreskanta ĵaluzo. Kelkfoje jam ilia interrilato estis grave amarigita, preskaŭ endanĝerigita por reciprokaj riproĉoj kaj disputaj scenoj. Kaj Karlo jam pli ol unufoje malbenis la tutan anglan lingvon kune kun la korespondisto Kerner, kiuj tiel minacis detrui lian amfeliĉon. Tamen lia cedema naturo ne obstinis kaj li faris ĉion, kion Marta deziris.
Sed precipe en tiu dimanĉa posttagmezo li kunagis ĉe la ekzercado kun nur duona atento kaj tre kontraŭvole. Li estis distrita kaj altgrade maltrankvila, kion li nur malfacile sukcesis iom kaŝi antaŭ Marta.
Pri ĉi tio kulpis ne nur la ĵaluzo, sed ankaŭ aliaj deprimaj cirkonstancoj. La patro estis jam plurajn semajnojn en malsanulejo kaj, kiam li revenos hejmen, li restos — laŭ eldiroj de la kuracistoj — dekstraflanke lama. La unuan apopleksian atakon estis baldaŭ sekvinta dua pli forta, kiu eĉ endanĝerigis la vivon de la patro. Kuracistoj kaj medikamentoj glutis multan monon, tro multan por familio kun tiom modestaj enspezoj. Sekve de tio oni jam devis, malgraŭ la helpoj malavaraj de Erna kaj ŝia edzo, porti diversajn objektojn nur iel malhaveblajn al la lombardo kaj ekzistis apenaŭ espero elaĉeti ilin ree. Kompreneble en la familio Weber regadis tiam ankoraŭ pli malagrabla humoro ol iam antaŭe. La patrino ofte ploris, plendis kaj insultis, simile kondutis Anna kaj Antono, kiu cetere malofte estis hejme, montriĝis ekstreme nekomunikema, malafabla kaj kolerema. Al ĉi ĉio venis la timo, ke ankaŭ Karlo ne plu longe ricevados senlabor-