lamante post sin kaj li apogis sin peze sur la maldekstran ŝultron de Reiter.
— Kion mi havas, kion mi nur havas? —_Li plendis de tempo al tempo.
— Eble reŭmatisman atakon, kiu baldaŭ pasos. — La alia konsolis. — Kiam vi estos hejme en varma lito kaj trinkos varmegan teon kun rumo aŭ varmigitan vinon, tiam vi baldaŭ ree bonfartos. Klopodu nur ke ni atingu la stacion!
Weber skuis sian kapon. — Reŭmatismo tio ne estas. Tiun mi konas. Ĝi kaŭzas pli akran doloron kaj ne tiom rigidigas, sensentigas la membrojn. Mia gambo ja estas tute lama kvazaŭ frapita de apopleksio, dum mia koro kuntiriĝas kvazaŭ pro granda angoro.
Kiam ili fine atingis la stacion de K. feliĉe post nelonge ekveturis vagonaro.
Reiter sindone kaj helpeme akompanis la malsaniĝintan amikon ĝis en ties loĝejo. Tie ekestis ĉe ilia alveno granda ekscitiĝo kaj zorgado. Sinjorino Weber kaj Anna ekspedis la malsanulon en la liton kaj preparis ŝvitigan teon, dum Karlo tuj kuris por venigi kuraciston. Eĉ Antono zorgoplene interesiĝis pri la farto de la patro kaj pri tio kio estis okazinta.
Iun dimanĉon posttagmeze, komence de novembro, Marta kaj Karlo sidis kune en la loĝejo de sinjorino Groner. Antaŭ ili sur la tablo kuŝis kajeroj kaj anglaj lernolibro kaj vortaro. La geamantoj ekzercadis anglan konversacion helpante kaj kontrolante sin reciproke. Konsiderante ke ili nur malmultajn semajnojn studis la anglan lingvon, oni devis konfesi ke ili rapide kaj bone progresis en ĝi. Ili jam flue interparolis en la