Griza, aĉa loĝkestego estas la domo kun la numero
4 en la Turstrato. Se mi diras »griza«, mi ne tute ĝuste
esprimas la koloron de la muroj. Verdire ilia koloro
estas nedifinebla malpureca grizaĉo. La domo estas
anguldomo, ĝi staras sur angulo formata de Turstrato
kaj de Enua strato kiuj tranĉas unu la alian. La domo
ne multe diferencas de siaj najbaroj kaj de multaj
aliaj loĝdomoj en ĉi tiu laborista kvartalo de Vieno.
Ĝi nur posedas ĉiujn malbonajn kvalitojn de tiaj
»lu-kazernoj« en speciala grado. Ĝia fasado jam ege
difektita estas »ornamita« malmoderne per multegaj
malebenaĵoj artefaritaj kaj per duone disfalintaj
figuroj super ĉiuj fenestroj. La kolornuancoj de la
fenestroframoj estas malfacile indikeblaj per unu aŭ
du esprimoj; kredeble antaŭ multaj jaroj estis ili
brunaj. En la tuta aspekto de la domo agrable flatas
la okulon nur tio, ke en preskaŭ ĉiuj fenestroj vidiĝas
diversaj floroj, foliplantoj kaj kaktoj. Enirinte tiun
domon, ni estas ĉe ĉiu paŝo memorigataj, ke oni
konstruis ĝin kun nure ekspluata intenco: ŝtuparoj kaj
koridoroj mallarĝaj, la korto malvastego, tielnomata
lumkorto — la sola spaco kiu laŭ iamaj konstruleĝoj
devis resti nepre libera, — loĝejoj malgrandaj sed
multaj.
Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/7
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
I.