Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kvaretaĝa, ne eksterordinare granda domo entenas kvindekses loĝejojn, kiuj plejgrandparte konsistas el po unu eta, malhela kuirejo kaj unufenestra ĉambreto. La tuta domo, iagrade eĉ la loĝejoj, estas plenigitaj per naŭza odoro devenanta el la malmodernaj necesejoj, kiuj sesope troviĝas en ĉiu etaĝo. Je varmaj tagoj someraj same kiel ja malvarmegaj dumvintraj, kiam la frosto malpermesas lasi fenestrojn malfermitaj, tiu odoro fariĝas turmentega, precipe ĉirkaŭ la tagmezo kiam la diversaj odoroj el pli ol kvindek kuirejoj miksiĝas kun ĝi. El dekkvar pordoj troviĝantaj unu apud la alia en ĉiu etaĝo kuradas la homoj al unu komuna akvokrano. Kaj ne malmultaj ili estas: Preskaŭ tricent personoj loĝas en la domo; en malgranda loĝejo ofte troviĝas po sep aŭ ok sin ĉiam tuŝantaj, sin reciproke ĝenantaj ĉe ĉiu moviĝo.

Kompreneble en tiaj domoj loĝas kune kun la multo da homoj neforigeble pluraj mallumaj fantomoj: Mizero, nescio, disputo, malbelo, malĝojo kaj aliaj. La bela planto de homamo povas nur vegeti en tiaj cirkonstancoj, kvankam ĝuste la koroj de tiu homklaso ĝenerale ne estas malbona grundo por ĝi.

Malpaco, disputo kaj insulta kriado estas oftaj okazaĵoj en la domo Turstrato numero 4. Foje eksplodas interfamilia milito pro klaĉo aŭ pro malsamaj opinioj pri la reciprokaj rajtoj, foje estiĝas enfamilia disputo pro tio aŭ alio, prakaŭzo estas plejofte la komuna mizero…

Iun vesperon en la unua semajno de la marto 1929 aŭdiĝis en la loĝejo numero 16 en la unua etaĝo laŭta kriado. Vira voĉo insultadis aŭdeble por la duona domo. Knabino ĉirkaŭ dekokjara, kiu ĵus supreniris la ŝtuparon al la unua etaĝo, nevole ekhaltis