Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭskultante. Subite ŝi ektremis kaj paliĝis. Ŝi rekonis la voĉon de sia patro. Malrapide kaj videble kun peza koro ŝi pluiris supren sur la malboniĝintaj ŝtonŝtupoj.

Nun ŝi eĉ komprenis kion ŝia patro kriis. Ŝi mem estis la objekto de la patra kolero. Li minacis disbati ŝiajn ostojn kiam ŝi hejmen venos. Refoje ŝi ekhaltis kaj kovris per la manoj sian vizaĝon por momento.

Starante antaŭ la loĝeja pordo la knabino aŭdis la singultan ploradon de la patrino. Tremante ŝi malfermis kaj eniris. La patrino kaŭris en la kuirejo ĉe la forno kaj verŝis larmojn. Ŝi ne rigardis la filinon nek respondis ties mallaŭtan saluton. Nur ŝia plorado fariĝis pli akra kaj konvulsia. La patro ŝajne iom trankviliĝinta, troviĝis en la ĉambro.

Atendante nenion bonan la knabino iris pluen en la ĉambron. La patro staris ĉe la fenestro kaj rigardis sur la straton. Ŝi salutis lin kaj demetis ĉapelon kaj mantelon.

La kolero de la viro tuj reeksplodis.

— Ha, kanajlino, nun vi venas hejmen! Tutan horon jam vi povus esti ĉi tie! Je la sesa vi foriras el la oficejo kaj nun estas duona post la sepa. Verŝajne vi faris vesperan promenon brak’ en brako kun tiu sentaŭgulo de la dua etaĝo, mensogema kato, vi! Dimanĉe vi forŝtelis vin akompanate de amikino dum trans la domangulo jam atendis vin la amato! Kaj eĉ tiu laboron timante bubo kun siaj stultaj ideoj! Vi pensas ke vi povas trompi min, vi serpento, sed mi instruos vin obei kaj esti sincera!

Kriante kaj gestadante li proksimiĝis al sia filino kiu cedis returne ĝis la muro. Lia vizaĝo, dum la mondmilito disŝirita de grenadsplito estis kutime mal-