Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO DUA.
LA TRANCO.

La stato de katalepsia rigideco, en kiun tiu viro falis, daŭris senprecedente longe, kaj poste li pasis malrapide al stato malfirma, al pozo malrigida, kiu sugestis profundan ripozon. Tiam oni povis fermi liajn okulojn.

Oni portis lin de la hotelo al la Boscastle-a kuracistejo, kaj de tie, post kelkaj semajnoj, al Londono. Sed li ankoraŭ kontraŭstaris ĉiun provon revivigi lin. Post iom da tempo, pro kialoj kiuj aperos poste, oni ĉesigis tiujn penojn. Dum longa tempospaco li kuŝis laŭ tiu stranga stato, inerta kaj senmova — nek vivanta nek mortinta, sed kvazaŭ pendanta mezvoje inter nenieco kaj ekzistado. Lia mallumo ne estis rompita de ia radio de penso aŭ sento ; ĝi estis sensonĝa povomanko, vasta spaco de paco. La tumulto de lia cerbo antaŭe leviĝis kaj ŝvelis ĝis abrupta klimakso de silento. Kie restis la homo? Kie restas iu ajn homo, kiam la senkonscieco regas lin?

“Ŝajnas nur hieraŭ,” diris Isbister. “Mi memoras ĉion kvazaŭ ĝi okazis nur hieraŭ — pli klare, eble, ol se ĝi estus okazinta hieraŭ.”

Tio estis la sama Isbister de la lasta ĉapitro, sed li ne plu estis junulo. La haroj, kiuj antaŭe estis brunaj kaj iomete troaj por la laŭmoda longeco, nun aspektis fergrizaj kaj mallonge tranĉitaj ; kaj la vizaĝo, kiu antaŭe estis roza kaj blanka, nun estis bruneta kaj ruĝa. Li portis pinthavan barbon parte grizan. Li parolis al maljunulo vestita per somera vestaĵo el dreliko (la somero de tiu jaro estis neordinare varma). Tiu estis Warming, londona notario, kaj la plej proksima parenco al Graham, la viro kiu entranciĝis. Kaj la du viroj staris flankon ĉe flanko en ĉambro en domo en Londono, rigardante lian kuŝantan korpon.

Ĝi estis flava figuro kuŝanta malrigide sur akvolito kaj vestita per larĝa ĉemizo ; figuro kun velkinta vizaĝo