Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sin tima. Li ekprenis la viron je la ŝultro kaj skuis lin. “Ĉu vi dormas?” li diris, dum lia voĉo tremis, kaj denove, “Ĉu vi dormas?”

Konvinko kaptis lian cerbon, ke la viro estas mortinta. Li iĝis agema kaj bruema, paŝis trans la ĉambron, fuŝirante kontraŭ la tablon dume, kaj sonigis la tintilon.

“Bonvolu alporti lampon tuj,” li diris en la koridoro. “Mia amiko iel malsanas.”

Li revenis al la senmova sidanto, ekprenis la ŝultron, skuis ĝin, kriegis. La ĉambro pleniĝis per flava brilo, kiam la dommastrino eniris kun la lampo. Lia vizaĝo estis pala kiam li turniĝis palpebrumante al ŝi. “Mi devas venigi kuraciston,” li diris. “Tio estas aŭ la morto, aŭ ia atako. Ĉu troviĝas kuracisto en la vilaĝo? Kie mi povas trovi kuraciston?”