Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senmova kaj malklara, sidanta kun kapo sur mano. Li ankoraŭ ne moviĝis.

Kelkaj infanoj irante laŭ la vojo haltis kaj rigardis la artiston scivole. Boatisto interŝanĝis saluton kun li. Li sentis, ke verŝajne lia singarda sinteno kaj pozicio aspektas strangaj kaj neklarigeblaj. La fumado, eble, ŝajnus pli natura. Li elprenis pipon kaj tabakujon el la poŝo, kaj plenigis la pipon malrapide.

“Mi scivolas,”… li diris, kun apenaŭ rimarkebla perdo de certeco. “Almenaŭ oni devas doni al li ŝancon.” Li frotis alumeton virmaniere kaj ekbruligis la pipon.

Li aŭdis la dommastrinon malantaŭ si; ŝi venis kun lia lampo el la kuirejo. Li turniĝis gestante al ŝi per la pipo, kaj haltigis ŝin ĉe la pordo de la sidoĉambro. Nur malfacile li sukcesis flustre klarigi la aferon, ĉar ŝi ne sciis, ke li akceptas vizitanton. Ŝi reiris kun la lampo, ankoraŭ iom perpleksite, se oni povis juĝi laŭ ŝia mieno, kaj li rekomencis rigardi de la portika angulo, iom ruĝa kaj malpli trankvila.

Longe post kiam li elfumis la pipon, kaj kiam la vespertoj ĉirkaŭflugis, la scivolemo venkis liajn miksitajn hezitojn, kaj li ree ŝteliris en la malluman sidoĉambron. Li haltis ĉe la pordo. La fremdulo ankoraŭ sidis laŭ la sama pozo, nigra kontraŭ le fenestro. Krom la kantado de maristoj sur unu el la ardezoportantaj ŝipetoj en la haveno, la vespero estis tre silenta. Ekstere la spikoj de akonito kaj delfinio staris rektaj kaj senmovaj kontraŭ la ombro de la montflanko. Io ekbrilis en la cerbo de Isbister, li eksaltis, kaj, apogante sin sur la tablo, aŭskultis. Malplaĉa suspekto plifortiĝis; fariĝis konvinko. Surprizo kaptis lin kaj fariĝis — timo.

Neniu sono de spiro aŭdiĝis ĉe la sidanta figuro!

Li ŝteliris malrapide kaj senbrue ĉirkaŭ la tablo, haltante dufoje por aŭskulti. Fine li povis meti la manon sur la dorsparto de la brakseĝo. Li klinis sin ĝis la du kapoj restis orelon ĉe orelo.

Tiam li klinis sin ankoraŭ pli malalten por rigardi la vizaĝon de sia vizitanto. Li eksaltis fortege kaj ekkriis. La okuloj estis malplenaj spacoj el blanko.

Li denove rigardis kaj vidis, ke ili estas malfermitaj kaj havas la pupilojn rulitajn sub la palpebrojn. Li sentis