Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambro,” li sugestis, “kaj ni fumos. Mi povus montri al vi skizojn de tiu Blackapit. Ĉu plaĉus al vi?”

La alia leviĝis obeeme kaj sekvis lin malsupren laŭ la deklivo.

Kelkfoje Isbister aŭdis lin faleti, dum ili malsupreniris, kaj liaj movoj estis malrapidaj kaj hezitemaj. “Eniru kun mi,” diris Isbister, “kaj provu cigaredojn kaj la benitan donacon, alkoholon. Ĉu vi trinkas alkoholaĵojn?”

La fremdulo hezitis ĉe la pordeto de la ĝardeno. Li ŝajnis ne plu konscii pri siaj agoj. “Mi ne trinkas ilin,” li diris malrapide, venante laŭ la aleo, kaj post momento ripetis distrite, “Ne, mi ne trinkas alkoholaĵojn. Ĝi ĉirkaŭiras. Kirl’, ĝi iras — kirl’ ——”

Li faletis ĉe la ŝtupo kaj eniris la ĉambron kun la mieno de iu, kiu vidas nenion.

Tiam li sidiĝis peze en la brakseĝon, ŝajnis preskaŭ fali en ĝin. Li klinis sin antaŭen kun la frunto sur la manoj kaj senmoviĝis. Iom poste li faris malfortan sonon en sia gorĝo.

Isbister moviĝis ĉirkaŭ la ĉambro, kun la embaraso de nesperta gastiganto, dirante aferetojn, kiuj apenaŭ postulis respondon. Li transiris la ĉambron al sia paperujo, metis ĝin sur la tablon, kaj rimarkis la horloĝon sur la kamenbreto.

“Mi ne scias, ĉu vi ŝatus vespermanĝi kun mi,” li diris, kun nebruligita cigaredo en la mano — lia cerbo ĝenata de ideoj pri kaŝc donota dozo de kloralo. “Nur malvarma ŝafviando, kompreneble, sed tre dolĉa. Kimra. Kaj torto, mi kredas.” Li ripetis tion post momenta silento.

La sidanto ne respondis. Isbister haltis kun alumeto ĉe mano, rigardante lin. La silento longiĝis. La alumeto estingiĝis; li demetis la cigaredon nebruligita. La viro certe estis tre senmova. Isbister levis la paperujon, malfermis, demetis ĝin, hezitis. “Eble,” li flustris, dubeme. Poste li ekrigardis la pordon kaj ree la viron. Tiam li ŝteliris piedpinte el la ĉambro, rigardante sian kunulon post ĉiu zorgema paŝo.

Li fermis la pordon senbrue. La domopordo staris malfermita, kaj li eliris preter la portikon, kaj staris kie la akonito troviĝis ĉe la angulo de la ĝardena bedo. De tie li povis vidi la fremdulon tra la malfermita fenestro,