Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Isbister — kaj ne ĉiun el tiuj. Sed li ne protestis pri la bonintenca entrudo en lian malesperon.

Li ŝajnis eĉ dankema, kaj kiam Isbister poste, sentante, ke sia nesubtenata parolado perdas la viglecon, proponis ke ili resupreniru la deklivon kaj revenu al Boscastle, donante por kialo la perspektivon ĝis Blackapit, li sin submetis kviete. Duonvoje li komencis paroli al si mem, kaj abrupte turnis mortecan vizaĝon al sia helpanto. “Kio okazas?” li demandis, kun malgrasa klariga mano. “Kio okazas? Kirl’, kirl’, kirl’, kirl’! Ĝi turniĝas kaj turniĝas, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe por ĉiam!”

Li staradis kun rondiranta mano.

“Ne gravas, amiko,” diris Isbister, kun mieno de iu malnove konata. “Ne ĝenu vin. Fidu al mi.”

La viro mallevis la manon, kaj ree turniĝis. Ili iris trans la supron kaj al la promontoro preter Penally; la sendormulo gestis foje kaj ree, kaj diris fragmentajn frazojn pri sia kirliĝanta cerbo. Ĉe la promontoro ili staris apud la benko, kiu donas vidon al la mallumaj misteroj de Blackapit, kaj tiam li sidiĝis. Isbister reparolis kiam ajn la vojeto larĝiĝis sufiĉe por ke ili paŝu duope. Li faris priskribon pri la granda malfacileco eniri la havenon de Boscastle dum malbona vetero, kiam subite kaj tute senrilate lia kunulo lin interrompis denove.

“Mia kapo ne sentas la samon, kia antaŭe,” li diris, gestante pro manko de esprimaj frazoj. “Ne la samon, kia antaŭe. Mi sentas specon de subpremo, pezo. Ne — ne dormemo. Dio donu ke ĝi estu! Ĝi ŝajnas kvazaŭ ombro, profunda ombro, kiu falas rapide kaj subite super ion tre okupatan. Kirl’, kirl’, en la mallumon! La tumulto de pensado, la konfuziteco, la kirliĝo, kaj kirliĝo! Mi ne kapablas esprimi ĝin. Mi apenaŭ povas fiksi la pensojn al ĝi sufiĉe por diri al vi.”

Li haltis malvigle.

“Ne ĝenu vin, amiko,” diris Isbister. “Mi kredas kompreni. Almenaŭ ne multe gravas, ke vi ne diras ĝin nun al mi.”

La sendorma viro ŝovis la fingrajn artikojn al la okuloj kaj frotis ilin. Isbister denove parolis, dum la frotado daŭris, kaj poste nova ideo trafis lin. “Venu al mia