Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brileco, “sed sinmortigo de sur tiu krutaĵo (aŭ eĉ iu ajn krutaĵo) — vere, kiel artisto —” Li ridis. “Ĝi estus diable malsperta.”

“Sed la alia afero,” diris la sendormulo, agacite, “la alia afero. Neniu povas resti cerbosana se nokton post nokto ——”

“Ĉu vi promenis laŭ tiu marbordo sola?” — “Jes.”

“Malsaĝa afero por fari. Pardonu, ke mi tion diras. Sola! Kiel vi jam diris, la korpa laceco ne estas kuracilo por la cerba. Kiu konsilis tion al vi? Mi ne miras; promeni! Kun la sunbrilo sur la kapo, la varmeco, laceco, soleco dum la tuta tago; kaj poste, mi supozas, vi iras liten, kaj penegas — ĉu ne?”

Isbister abrupte haltis kaj rigardis dubeme la suferanton.

“Rigardu tiujn rokojn!” kriis la sidanta viro kun subite forta gesto. “Rigardu tiun maron, kiu brilas kaj tremetas tie de eterneco! Vidu la blankan ŝaŭmon, kiu rapidas en la mallumon sub tiu granda krutaĵo. Kaj tiun bluan arkaĵon, kun blindiga sunbrilo verŝata el ĝia kupolo. Ĝi estas via mondo. Vi akceptas ĝin, vi ĝojas pro ĝi. Ĝi varmigas kaj subtenas kaj plaĉas vin. Kaj por mi ——”

Li turnis la kapon kaj montris mortecan vizaĝon, sangstriajn palajn okulojn, kaj sensangajn lipojn. Li parolis preskaŭ flustre. “Tio estas la vestaĵo de mia mizero. La tuta mondo… estas la robo de mia mizero.”

Isbister rigardis la tutan sovaĝan belecon de la sunlumigitaj rokoj ĉirkaŭ ili, kaj ree tiun malesperan vizaĝon. Unu momenton li silentis.

Li eksaltis, sed faris geston de senpacienca rifuzo. “Vi dormu dum unu nokto,” li diris, “kaj vi ne vidos multe da mizero ĉi tie. Fidu al mi pri tio.”

Li nun sentis sin tute certa, ke tiu estas providenca renkonto. Nur duonhoron antaŭe li sentis sin terure enua. Jen estas okupo, kies nura pripensado kaŭzas virtan sinaplaŭdon. Li komencis tuj. La unua bezonaĵo de tiu eluzita viro estis kunulo. Li deĵetis sin sur la tre deklivan herbaĵon apud la senmova sidanto kaj etendis komencan fadenon de babilado.

Lia aŭskultanto reprofundiĝis en apation; li rigardis malgaje maren, kaj respondis nur la rektajn demandojn