Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

figuretoj kurantaj tien kaj reen en pasia konfuziĝo. Kial? Abrupte li komprenis. La obstina defendiĝo de la flugstacioj estas finita, la popolo fluas en la subaĵojn de tiuj lastaj fortikaĵoj de la reĝimo de Ostrog. Kaj tiam, malproksime je la norda limo de la urbo, plena por li de glora signifo, aŭdiĝis sono, signalo, triumfaĵo, la plumbe obtuza sono de kanono. Liaj lipoj apartiĝis, lia vizaĝo ardis pro emocio.

Li enspiregis. “Ili venkas,” li kriis al la malplena aero; “la popolo venkas!” Responde venis la sono de dua kanono. Kaj tiam li vidis, ke la monoplano sur Blackheath rapidas sur siaj reloj por ekflugi. Ĝi leviĝis, rapidis supren en la aero, flugis rekte suden kaj for de li.

Tuj li komprenis, kion tiu flugo signifas. Nepre ĝi estas Ostrog, kiu forflugas. Li kriis, kaj flugis malsupren post ĝi. Li utiligis la forton de sia alteco kaj falis krute kaj tre rapide tra la aero. La monoplano leviĝis, kiam li alproksimiĝis ĝin. Li kalkulis ĝian rapidon kaj penis flugi rekte al ĝi.

Subite ĝi fariĝis nur plata rando, kaj jen! li jam preterpasis ĝin, kaj falis senpove malsupren pro la forto de sia malutila frapo.

Li koleriĝis furioze. Li tiregis la motoron malantaŭen kaj rondiris supren. Li vidis la maŝinon de Ostrog iri laŭ spiralo antaŭ li. Li leviĝis rekte al ĝi, iris super ĝi pro la pezo de sia ŝvebo kaj la avantaĝo, ke lia maŝino enhavas nur unu homon. Li falis senzorge—falis, kaj denove maltrafis ilin! Dum li preterrapidis, li vidis la vizaĝon de la aeronaŭto trankvila kaj certa, kaj la sintenon de Ostrog plena de timema obstineco. Ostrog rigardis fikse for de li—suden. Li komprenis, kun kolera sento, kiel fuŝa estas lia direktado de la maŝino. Sube li vidis la montetojn ĉe Croydon. Unu fojon ankoraŭ li flugis supren kaj atakis sian malamikon.

Li ekrigardis trans sian ŝultron, kaj lia atento kaptiĝis. La orienta stacio, tiu de Shooter’s Hill, ŝajnis leviĝi; ekbrilo, ŝanĝiĝanta al alta griza formo, kapuĉo-kovrita figuro el fumo kaj polvo, ĵetiĝis en la aero. Momente tiu kovrita figuro staris senmova, faligante grandajn metalajn amasojn de siaj ŝultroj, kaj tiam komencis malvolvi densan kapon el fumo. La popolo eksplodigis la stacion,