Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kune kun la aeroplano! Egale subite dua ekbrilego kaj griza figuro saltis supren de la stacio Norwood. Kaj, eĉ dum li rigardis tion, li aŭdis obtuzan baton; kaj la aera ondo de la unua eksplodo frapis lin. Ĝi ĵetis lin supren kaj flanken.

Momente lia monoplano falis, preskaŭ kun rando antaŭe kaj antaŭo malsupre, kaj ŝajnis heziti ĉu aŭ ne tute renversiĝi. Li staris sur la ventŝirmilo, tiregante la radon kiu balanciĝis super lia kapo. Kaj tiam la ŝoko de la dua eksplodo frapis la maŝinon de unu flanko.

Li trovis sin tenanta unu el la ripoj de la maŝino, kaj la aero blovas preter li kaj supren. Li ŝajnis pendi tute senmova an la aero, dum la vento blovas supren preter li. Li komprenis, ke li falas. Tiam li sentis sin certa, ke li falas. Li ne kuraĝis rigardi malsupren.

Li sin trovis rememoranta nekredeble rapide ĉion, kio okazis post lia vekiĝo—la tagojn de dubo, la tagon de reĝado, kaj fine sian tumultan malkaŝon de la kalkulita perfido de Ostrog.

La bildo havis tute nerealan econ. Kiu li mem estas? Kial li tiel preme tenas per la manoj? Kial li ne povas malteni? Per tia falo, kia tiu, sennombraj sonĝoj antaŭe, finiĝis. Post momento, eble, li vekiĝos....

Liaj pensoj pli kaj pli rapide kuris. Li scivolis, ĉu li iam revidos Helenon. Ŝajnis tute neracie, ke li neniam revidos ŝin. Tio nepre estas sonĝo! Denove certe li renkontos ŝin. Almenaŭ ŝi estas reala. Ŝi estas reala. Li vekiĝos kaj revidos ŝin.

Kvankam li ne povis rigardi ĝin, li subite konsciiĝis, ke la tero estas tre proksima.

FINO.