Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Germano plene formetis sian individualismon, li povas esti nur la facile forĝebla ero de la granda ŝtata organismo al kiu la apartenas kaj kies opa prospereco certigos lian propran bonstaton. Antaù ol zorgi pri sia privata utilo, li penas por pliigi la nacian riĉecon. Por li, la scienco kaj la virto, la civilizacio kaj la progreso estas precipe germanaj. Ekster la germanismo estas nenia saviĝo, kaj al la patrujo, kiu, laù lia opinio, resumas ĉiujn perfektecojn, li estas preta, ne pro senrezona entuziasmo, kiun li ne kapablas, sed pro tiu spiritdirekto al profitema solidareco, kiun oni sisteme enigis en li, oferi ĉiujn siajn fortojn, ĉiujn siajn energiojn, eĉ ĉiujn siajn tradiciojn kaj antaùjuĝojn.

Tiu ĝenerala skizo pri la germana pensmaniero estis, malgraù sia longeco, necesa por konduki nin al la temo, kiun mi volas pritrakti hodiaù antaù tiu ĉi multnombra kaj brila aùdantaro. Vi permesos ankoraù, Gesinjoroj, ke mi faru pluan temodekliniĝon, nur ŝajne senutilan, antaù ol mi prezentos al vi la germanan turiston.

Ĉar ili scias, ke iliaj samnacianoj, se ili estas forlasataj al sia propra direkto, ne estas kapablaj kontraùstari al la estriĝo de la rondo en kiu ili manovras solaj kaj sengvidaj, tial la pangermanistoj, konsentite kun la imperia regantaro, asignis al si jam de kelkaj jaroj la taskon grupigi ĉie, kie ili estas sufiĉe multaj, la Germanojn, kiuj forlasis la ĉefpatrolandon.

Dum longa tempo Germanujo estis tro malriĉa por nutri sian tre naskeman loĝantaron. Centmilope do la regatoj de la germanaj landestroj estis elmigrintaj en la multesperigajn landojn. Ekzistis multhomaj germanaj kolonioj en Usono, Brazilujo, Ĉilio, Kaplando, kaj malpli fortaj grupoj en Francujo, Italujo, Hispanujo, Skandinavaj Landoj, Turkujo kaj Balkanlando. Ĉirkaùe dudek milionoj da Germanoj estis tiamaniere definitive hejmfarintaj en fremdlando antaù ol la nacia prospero finis la elmigradon.

Ĉu tio estis akceptebla, ke ĉiuj tiuj reprezentantoj de la antaŭ