Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

poste Zamenhof komencis malferman paroladon, kiun li finis per tiuj ĉi vortoj: „Esperanto estas nenies propraĵo, la Esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente, por gardi nian Lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj; nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan Lingvan Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la Esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre; ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovos, ke ni devas fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro: ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero“.

La laboraj kunsidoj okupis 4 kunvenojn (18, 19, 21, 22 de Aŭg:) en grandega salo de Vereinshaus aŭ en Teknika Lernejo. Post kutimaj salutaj paroladoj de naciaj reprezentantoj je nomo de iliaj landoj (estis reprezentataj 41 nacioj, inter kiuj: Irlando, Islando, Katalunujo, Finnlando, Gruzio, Brazilio, Hindujo, Ĉilio. Tunizio, Meksikio, Urugvajo, Usonio).

La kongreso decidis:

sendi telegramojn al la Germana Imperiestro, al la Reĝo de Saksujo (kiuj respondis per telegramoj), al graio Tolstoj, al Alfred Michaux;

aprobi la raporton de la Konstanta Komita-