Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

to; la deklaron de la prezidanto de la Lingva Komitato, ke „la tasko de la Komitato estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion, sed neniel la Fundamento, nek la Komitato povas esti baro por normala evoluo de la lingvo“; la projekton pri fondo de Kongresa Kaso, proponitan de la Konstanta Komitato (oni elektis kiel kuratorojn: Mudie, Mybs kaj gen. Sebert).

Ĝi decidis: resendi proponon pri Internacia Atesto pri kapableco al la Internacia Instituto de Esperanto, al U. E. A. kaj alla Asocio de Instruistoj (G. Moch); aprobi fondon de Oficiala Gazeto Esperantista kiel organo de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Kongresa Komitato; resendi al U. E. A. proponon pri fondo de Esperanto-Domoj por junuloj (Privat);

aprobi fondon de Internacia Instituto de Esperanto por organizo de normalaj lernejoj kaj por diplomoj; forigi demandon, diskutitan jam sen rezultato en Geneva Kongreso, sed malfacile solvotan pri esp. festotago (O. Simon) kaj demandon pri esperanta neltra lando (Roy)[1]); aprobi raportojn de la Lingva Komitato, de la Akademio kaj esprimi sian konfidon al ili; aprobi proponon de fondo de speciala societo por helpi al la agado de la Centra Oficejo (Chavet); aprobi proponon, ke la lokaj Kongresanoj portu specia-

  1. S. Roy proponis elekti urbeton Moresnet, malgrandan landon, kuŝantan inter Belgujo, Germanujo kaj Hollando, sed nelttran, ne enigitan en neniu el tiuj ĉi regnoj, — kiel neǔtran landon por esperantaj komercaj, sciencaj k.a. institucioj. Tiamaniere estus kreita kvazaŭ esperanta ŝtato. Tiu ĉi projekto ŝajnis tamen al multaj Esperantistoj iom danĝera pro sia politika karaktero.