Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la patronaro de la Kongreso estis Alfonso XIII reĝo de Hispanujo, princo Karolo de Bourbon, A. Maura, prezidanto de la Ministraro, ministroj, pro- vinc- kaj urbestroj, profesoroj, redaktoroj k. a.

Krom tio, Manuel Allendĉ Sallazar, ministro de eksterlandaj aferoj de Hispanujo, invitis per Hispanaj ambasadoroj ĉiujn registarojn sendi oficialajn delegitojn al la Barcelona Kongreso. Al tiu invito respondis favore kelkaj registaroj, kiuj sendis delegitojn: Belgujo, Meksikio, Norvegujo, Usonio. Krom tio ĉeestis oficiala delegito de la konfederacio de komerco kaj industrio de Francujo.

La urbo Barcelona oferis al la Kongreso monan helpon (2500 pesetoj); la Rektoro de la universitato liberan uzon de la universitata palaco, la Komerca Ĉambro — belegan salon de la Borso.

La oficiala malfermo okazis la 6-an de septembro 1909 en la Barcelona Palaco de Belartoj. D-ro Mybs, prezidanto de la antaŭa kongreso, malfermis la kunsidon, proponante elekti kongresan estraron. Estis elektitaj: Pujula y Valles, prezidanto; Perogordo, Alf. Sabadell — vicprezidantoj; G. Chavet, S-ino G. Rebours de Pujula — sekretarioj, kaj 38—naciaj vicprezidantoj kaj delegitoj.[1]) La urbestro de Barcelona, Lairet, salutis la kongreson kaj deziris, ke Esperanto estu baldaŭ ligilo de la popoloj.

Telegramoj estis senditaj al la Reĝo Alfonso XIII[2]), al princo Karolo de Bourbon, al ĉiuj hispa-

  1. Inter aliaj el Koŝinĥinujo, Peruvio, Argentinio, insulo Samos; el Hispanujo apartaj de Astura, Kataluna, Kastila, Valencia, Vaska lingvoj; el Bosnio, Dalmatio, Gibraltario, Turkujo, Maltio.
  2. Jen estas la teksto de la Reĝa respondo: „Komandanto de Halebardistoj al Generalestro de Katalunujo: Moŝto la Reĝo dankas afablecon kaj sendas estiman saluton