Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bron da kandidatoj, superantan la nombron da oficoj (H. Mudie); nomi la kongresojn — universalaj (M. Laignier), organizi ilin ĉiudujare (Esperanta Unuiĝo en Wien), krei centran bibliotekon por blinduloj (P. Levi), — estis resenditaj al la Komisio. La propono organizi ĉiujare du kongresojn: labora kaj amuza (v. Lidl) ne estis akceptita. Fine el multaj invitoj por la sekvantaj kongresoj (el Paris, Breslaŭ, Genova, Kjobenhavn, Bucureŝti, San-Francisco, Sofia, Edinburg, Bern) — oni elektis: Genova— 1913, Paris — 1914, elektante po du novajn membrojn de Konstanta Kongresa Komitato por tiuj ĉi kongresoj.

La Kongreso sendis salutajn telegramojn al Imperiestro de Aŭstrio, kiu afable respondis, al Carmen Sylva, reĝino de Rumanujo; al gen. Sebert, prof. Boirac; al la estraro de urbo Konstanz por esprimi kondolencojn al la familio de mortinta Johann Martin Schleyer; — esprimis dankojn al Ĥina Ministro de instruado por la enkonduko de Esperanto en lernejojn; al urbestraroj de Terrasa kaj Sabadell en Katalunujo; al la Biblia societo por esperanta eldono de la Biblio; al la internacia Asocio de Ĥemiaj Societoj por ĝia decido esplori la demandon pri lingvo internacia; al la urbestraro de Breslaŭ por ĝia invito; al Aŭstria ministro de fervojoj por faciligoj, faritaj al la Kongresanoj kaj por la eldonita gvidlibro; al S. Michelin, kiu oferis 2,000 fr. por esperantaj konkursoj inter junularo—fine al la urbestraro, la komerca ĉambro, la Komerca Sindikato, la poŝta Direkcio de Kraków kaj al la Loka Komitato, al kiu F-ino (Glück oferis albumon kun subskriboj de la Kongresanoj porbonega kaj sukcesplena organizacio de la Kongreso.

Dum ĉiuj Kongresoj estis organizitaj diservoj, festoj, konkursoj, ekspozicioj esperantaj — bona ilo de