Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la Administra Komitatoj. Pro „speciala karaktero de tiu ĉi Jubilea Kongreso, dum kiu ĉiuj koroj devas bati samtakte“ (propono de C. Bourlet) estis decidita doni voĉdonrajtojn al delegitoj, kiuj ne pagis kotizaĵon, difinitan de la VII kongreso, se nur ili prezentos regulajn rajtigilojn. En la grava demando pri Centra Oficejo, laŭ propono de C. Bourlet, kiu prezentis projekton de buĝeto[1]), oni decidis, ke de la 1-a Januaro 1913 la oficialaj fakoj de la Centra Oficejo, faritaj ĝis nun per monoferoj de privataj personoj, estos transdonitaj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la Administra Komitato.

Ĉar la Komisio, elektita en Antwerpen por studi la demandon pri internacia organizacio, ne finis siajn laborojn, oni proponis „prokrasti la demandon sine die“ (A. Mudie), „konsideri la komision kiel eksiĝintan“ (C. Bourlet) k. c. Tamen, post klarigoj de d-ro Kandt, estis akceptita lia propono, ke „la Komisio daŭru funkcii kaj ke ĝi prezentu al la IX-a Kongreso raporton pri la nun ekzistantaj institucioj“, forstrekinte el tiu ĉi propono vortojn: „ke la Komisio proponu pri ĝenerala organizacio“. Tiu ĉi lasta demando estis do prokrastita kaj oni decidis, ke, ĉar „la demando pri unuiĝo de naciaj societoj dependas de la societoj mem“, ke ili „studu la oficialajn raportojn kaj faru ĉion eblan por interkonsiliĝi“. La proponoj: prezenti en elektoj de estraroj de institucioj nom-

  1. La buĝeto estos efektivigebla kun kotizo de 30,000 Esperantistoj Societanoj po 10 centimoj kaj abonpagoj de 2,000 abonantoj de la Oficiala Gazeto po 5 frankoj, kune 13,000 fr. Elspezoj: oficisto — 3,000, eldonado de la Gazeto — 3,600, luo de ĉambro k. c. — 1200, poŝtaj elspezoj — 1,200, aliaj kaj neantaŭviditaj elspezoj — 1,300, profito (kiel rezervo) — 2,700 frankoj.