Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ni... En la unuaj jaroj sur nia standardo estis skribitaj Yortoj: espero, obstino, pacienco. Nun, transirante en la duan periodon de nia historio, ni skribu novan vorton: konkordo...“

Je la nomo de la Kongreso Zamenhof esprimis dankojn al la urbestraro de la antikva pola ĉefurbo, al la regno kaj la lando, kiuj oferis al la Kongreso moralan kaj materialan subtenon[1]).

En la Kongreso ĉeestis oficialaj delegitoj de Aŭstria Ministro de Milito, de Rusa Ministro de Komerco, de Bulgara Ministro de Instruo, de Rumana Ministro de Terkulturo, de Hungara Ministro de komerco kaj industrio, de Bohema Nacia Konsilantaro, de ŝtato Pensilvanio, de urbo Breslaŭ, de komercaj ĉambroj en Kraków, Galatz, de Popola Universitato kaj de Turista Ligo en Kraków, de Varsovia Societo de Paco, de Centra Oficejo de Naciecoj en Parizo kaj multaj naciaj reprezentantoj. P. Levi je nomo de Elizabeto, reĝino de Rumanujo, oferis al d-ro Zamenhof ŝian portreton kun propra subskribo; A. Sabadell „oficiale sciigis, ke la urboj Terrassa kaj Sabadell donis alstratoj nomon Zamenhof por honori la aŭtoron de Esperanto; Pazelt oferis al li albumon je nomo de German-Bohema kaj Saksa Esp. Ligo kaj V. Devjatnin alian albumon de Esperantistoj, kiujn li vizitis dum sia piedira vojaĝo de Parizo ĝis Kraków.

En kvar laboraj kunsidoj (12, 14, 16, 17-an de Aŭg.) la Kongreso decidis: aprobi la regularon de kongresaj kunsidoj, prezentitan de la Konst. Komitato; aprobi la raporton de la Lingva, de la Kongresa kaj

  1. La urbo Krakow oferis por la Kongreso 3,000 k., la Komerca Ĉambro — 500, la ministrejo de publikaj laboroj kaj turismo — 1,000.