Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke fariĝinte Esperantistoj, ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fariĝu absolute libera de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. La Esperantismo kaj la Esperantistoj ne povas esti respondaj pro miaj personaj ideoj kaj aspiroj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de iu el vi, ĉiu havas la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado“...

Neniu certe povus nei severan logikecon de tiuj ĉi vortoj de Zamenhof. Tamen ne estus facile por Esperantistoj plenumi lian deziron, ĉar ĉiuj estis kutimigitaj vidi en li ne nur la ĉefon de la esperanta movado, sed ĉiam sentis por li ankaŭ profundan, koran simpation por liaj noblaj ideoj, por la multjaraj oferoj, kiujn li alportis al tiuj ideoj, kaj ankaŭ ĝuste pro tiu modesteco, kiu karakterizis ĉiujn liajn agojn ĝis tiuj ĉilastaj vortoj. Ne estas do mirinde, ke kiam H. Fischer lerte proponis, ke „ĉar ni jam estas plenjaraj, ni do povas malobei patron kaj daŭrige nomi lin—patro“, la sentoj de ĉiuj ĉeestantoj esprimiĝis en longaj, laŭtaj aplaŭdoj.

Tamen en la sekvantaj kunsidoj ni jam ne vidis d-ron Zamenhof antaŭ ni, sed inter ni, inter la kongresanoj.

Zamenhof finis sian paroladon per varma alvoko al ordo, unueco, konkordo, ĉar „per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ni zorgu pri tio,