Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandan literaturon; kiu havas sian historion, siajn tradiciojn, sian spiriton... tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas“.

En la fino de sia parolado Zamenhof turnis sin al Ia ĉeestantoj kun peto, kiu tute ne mirigis tiujn, kiuj konas proksime la aŭtoron de Esperanto, sed kiu elvokis laŭtajn protestojn: „Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam eksterduba, mi petas — diris Zamenhof, — ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi okupis dum dudek kvin jaroj, ke vi ĉesu vidi en mi „majstron“, ke vi ĉhonori min per tiu titolo. Tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto[1]), sed ke mi transdonis la tutan mastrecon pri Esperanto al la Esperantistoj mem. Neniam vi aŭdis de mi vortojn: „tion mi postulas“ aŭ „deziras“... Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon, sed permesu, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna Kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi, poste vi min vidos nur inter vi. La ekzistado de ia konstanta ĉefo prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, Ĉar ĝi donas kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, miaj religiaj aŭ politikaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. Tio fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiu mi

  1. En „La Revue de l’Esperanto“ (1905, 18-an de Majo) ni legas: „Uzante la okazon mi ripetas publike tion, kion mi jam ofte skribis private: mi kore petas ĉiujn Esperantistojn, ke en leteroj aŭ parolado kun mi ili neniam uzu la vorton „majstro“, kiu estas al mi tre malagrabla“ (el letero de Zamenhof al Al. Michaux).