Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni ĉie vidis esperantajn standardojn, en multaj magazenoj, restoracioj k. c. „oni parolis esperante“ kaj la kongresanoj renkontis ĉie simpatian akcepton de la loĝantaro.

La 11-an de Aŭgusto, Carlo Bourlet, kiel vicprezidanto de Konstanta Kongresa Komitato maltfermis Kongreson, proponante elekton de d-ro Ŝĉepan Mikotajski, kiel prezidanton; H. Mudie, Rollet de l’Isle, Nedoŝivin, Grabowski, Behrendt kiel vicprezidantojn; Gabriel Chavet, L. Rosenstock, St. Rudnicki kiel sekretariojn.

Post salutoj de la vicurbestro de Krakow, Szarski, je nomo de la urbo; de J. Federowicz, prezidanto de Krakova komerca ĉambro kaj de O. Bujwid, prezidanto de la loka organiza Komitato, Zamenhof, kun kora emocio, komencis sian solenan paroladon. „Ni havas hodiaŭ grandan feston... Finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam aperis la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras, kiu enkorpigas homofratigan ideon, kiu dum 25 jaroj flame instigadis nin labori malgraŭ ĉiuj malhelpoj... Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar neniu kuraĝas fari kun ili iajn eksperimentojn aŭ fleksi laŭ sia gusto: sed pri lingvo arta ĉiu pensas, ke li povas aŭ eĉ devas direkti ĝian sorton laŭ sia kompreno... Ĉio ŝaj- nas kritikinda, ĉiu bagatelo nekonforma al nia gusto vekas deziron de refarado... Kiom da ventoj nia lingvo devis suferi dum sia 25-jara vivo! Se ĝi ĉion eltenis, se ĝi vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli kaj pli fortikigante sian difinitan spiriton — ni povas pri tio sincere nin gratuli. Antaŭ 25 jaroj mi demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto... Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato, kiu kreis