Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne estis nuligitaj (propono E. Priwat), aprobi la ra- porton de L. K., la regularon de C. O., decidis aldoni al K. K. K. du kuratorojn de la kongresa Kaso, fine — laŭ propono kaj invito de Leono Rosenstock — elektis urbon Krakow por la VIII kongreso.

En Antwerpena Kongreso ĉeestis oficialaj dele- gitoj de registaroj Belga, Hispana, Hungara, Norvega, Gvatemalia, Ĉilia, Brazilia, de ŝtatoj Massachussets, Norda Karolino, Pensilvanio, Vermontio; de la urbestraroj de Praha, Bruges; de Rusa ministro de komerco kaj industrio, de Rumana ministro de terkulturo, de Milita kaj Labora Ministroj de Usonio, de komercaj ĉambroj de Bucuresti, Galatz, Washington, de ĥina legacio en Bruxelles. La Kongreso esprimis dankojn al Reĝo de Belgujo, kiu akceptis titolon de protektanto de la Kongreso; al Cornet, urbestro de London; al prelato Schleyer; al registaroj kaj institucioj, kiuj alsendis reprezentantojn, al antwerpenaj policistoj por iliaj servoj, al Aŭstralia Kongreso Esperantista, al ĉiuj monoferantoj por Esperanto. Dum la Kongreso kap. Perogordo, delegito de Hispana registaro, alportis al Zamenhof insignojn de Komandoro de ordeno „Izabelo Katolika“ je nomo de Hispana reĝo; la „Kapitola Klubo“ de Washington sendis Esperantan Standardon kaj la loka komitato belan pentraĵon de Antwerpena Haveno de Belga pentristo Stoffels.


VIII. D-ro Leon Rosenstock, invitante en Antwerpen Esperantistojn Krakovon, diris, ke Esperanto, forlasinte Polujon kiel infano, devas revidi ĝin kiel matura homo. La VIll-a Kongreso en Krakow havis do solenan karakteron kiel 25-jara jubilea festo de Esperantismo. Tie ĉi ankaŭ, kiel en Dresden, la urbo oferis al la kongresanoj ĉion, kion ĝi posedas: siajn teatrojn, muzeojn, preĝejojn k. c. ĝis tramveturiloj,