Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri principa demando, ĉu la delegitoj estas necesaj kaj utilaj, la delegitoj preskaŭ unuanime (1062 kontraŭ 9) decidis, ke ili estas dezirindaj. Post longa diskuto pri la maniero de voĉdonado, la kongreso priparolis kaj akceptis la aldonon al kongresa Regularo, proponitan de Zamenhof, iom ŝanĝitan: la delegitoj devas prezenti leterojn, subskribitajn de la prezidantoj de iliaj grupoj; ĉiu grupo elektas po unu delegito por 25 anoj; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj enhavas lia grupo (?); la kongresan tagordon preparas la Konstanta komitato kaj publikigas ĝin tri monatojn antaŭ la kongreso kaj se ia propono ne estos akceptita, ĝia aŭtoro devas kolekti subskribojn de 100 delegitoj por ke ĝi estu enskribita en la tagordon; fine, elekti delegitojn povas nur grupanoj, kiuj pagis kotizaĵon por Centra Oficejo.

La propono de A. Michaux: krei unu Centran Komitaton, anstataŭantan ĉiujn nunajn instituciojn, ne estis akceptita kaj por studi la demandon pri internacia organizacio kaj raporti al la VIII-a Kongreso oni elektis Komision: C. Bourlet, Th. Cart, Ĉefeĉ, von Frenckell, H. Hodler, Kandt, A. Michaux, H. Mu- die, d-ro Mybs, Reed, Rollet de l’Isle, Perogordo, Pujula, Schmidt, Sebert, V. der Biest, Warden. Oni decidis krei Administran Komitaton, anstataŭ nuna Internacia Konsilantaro, por zorgi pri financaj rimedoj de la Centra Oficejo, fiksi necesan sumon kaj dispartigi ĝin laŭ landoj; la anoj de tiu ĉi komitato estos elektitaj por du jaroj de naciaj societoj po unu por mil anoj. Krom tio oni konfidis al societo „Amikoj de Esperanto“ organizi konstantan internacian monoferadon; la konstanta Kongresa Komitato preparos ankaŭ por la venonta kongreso projekton de regularo por kongresaj diskutoj. La kongreso decidis akcepti ĉiujn decidojn de la antaŭaj kongresoj, se ili