Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Esperanto, kiel multaj erare pensis: ĝi pereis per si mem, kiam ankoraŭ Esperanto estis tro malforta por iun venki. Ĝi pereis pro absoluta manko de natura evoluipovo. Kiel sur bastono, plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Tion oni bedaŭrinde ne povis korekti kaj ĝia kaŭzo estis tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura elprovado“. Tio tamen, aldonis Zamenhof, ne malgrandigas la meritojn de la aŭtoro kaj li proponis sendi al li gratulaĵojn de la Kongreso.

Zamenhof priparolis poste sian projekton de organizo de esperantaj Kongresoj. Li pensas, ke tio donos al Esperantistaro eblon almenaŭ unufoje en jaro solvi regule diversajn demandojn, ĝin koncernantajn. „Diversaj institucioj, kiujn mi kreis, Ĉesos havi karakteron de ia privataĵo, kiun neniu subtenas kaj kontraŭe multaj atakas. Estas necese, ke ili povu diri al Esperantistoj: se ni estas bonaj, respektu kaj subtenu nin, se ni estas malbonaj — reorganizu aŭ forigu nin. Se el niaj laboroj rezultos enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la Antwerpena Kongreso estos unu el la plej gravaj!“

Dum kvar laboraj kunsidoj (22, 23, 24, 26-an de Aŭgusto), kiujn prezidis Rollet de l’Isle, d-ro Mybs Van der Biest, Mudie — la kongreso okupis sin pri tiuj ĉi demandoj. En tiu ĉi Kongreso unuafoje voĉdonis nur delegitoj, rajtigitaj de naciaj societoj, kies rajtoj estis kontrolitaj de speciala komisio; ilia nombro estis 395 kun 1073 voĉoj, reprezentantaj 184 gru- pojn kaj societojn (sekve ĉirkaŭ 26825 amojn). (Oni eĉ volis fermi la pordon al ĉiuj aliaj Kongresanoj, kies nombro estis 1712. Tamen laŭ propono de Sergeant, la delegitoj konsentis maltermi la kongresajn kunsidojn por ĉiuj kongresanoj.