Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kernon de la Internacia Konsilantaro kaj prenante sur sin la taskon faciligi amikajn rilatojn inter naciaj societoj.

La Kongreso ankaŭ memorigas, ke abono al Oficiala Gazeto estas unu el plej bonaj rimedoj por helpi finance la oficialajn esperantajn instituciojn.

Kapitano Postnikov petis sendi al li informojn kaj sciigojn por raporto pri la Kongreso, kiun li devas fari al la ministro de industrio kaj komerco en Rusujo.

Pri loko de estontaj Kongresoj estis prezentitaj diversaj invitoj: el Rusujo, el Krakow por 1912, el Italujo por 1913, el Parizo por 1914, el New-Orleans kaj San-Francisco por 1915: la Kongreso resendis ĉiujn proponojn al esploro de la Konstanta Komitato. La Kongreso sendis telegramojn al prezidanto Roosevelt, generalo Sebert kaj d-ro Boirac kaj esprimis dan- kojn al la Usona registaro, al registaroj, kiuj sendis delegitojn, al estraro de Washington, al la Loka Ko- mitato de la Kongreso k. a.

La VIl-an Kongreson en Antwerpen malfermis 21-an de Aŭgusto 1911 D-ro Yemans, kiel vicprezidinto de la VI-a Kongreso. Estis elektitaj: A. Van der Biest, prezidanto; Delvaux, I. Kellerman Reed, H. B. Mudie, dro Mybs, Pujula, M. Rollet de VIsle; de Saussure, von Schoor, J. Schroder — viceprezidantoj; G. Chavet, W. Van der Biest — sekretarioj. Jan de Vos, urbestro de Antwerpen, salutis la kunvenin- tojn en flandra lingvo je nomo de la urbo.

En sia malferma parolado Zamenhof, okaze de 80-a datreveno de naskiĝo de Johann Schleyer, aŭtoro de Volapuk, faris interesajn rimarkojn pri tiu ĉi lingvo. „Volapuk — diris Zamenhoi, ne estis venkita