Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sendanka; sur nia flanko estas me sole la fajro de hiaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Al la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos multe da semoj en la teron Amerikan, mi esprimas mian koran saluton!“

Dum tri laboraj kunsidoj (15, 17, 20 de Aŭg.), preziditaj de d-ro Yemans, oni priparolis kaj decidis: resendi al la Lingva Komitato proponon de Hollanda Societo, ke la Lingvkomitatanoj estu elektitaj de la naciaj societoj; aprobi rezolucion de la Usona Kongreso de Paco, nomi internacian komision por celo de universa paco.

Pri la propono de J. Twombly kaj Scott: nomi “la nunan Kongreson — naŭa, ĉar antaŭ niaj kongresoj okazis jam tri kongresoj de volapukistoj, kaj sendi esprimon de respekto al Schleyer, aŭtoro de Volapuk, la Kongreso decidis, ke kvankam Schleyer ĉiam havis estimon de Esperantistoj, tamen ne ekzistas sufiĉa preteksto por akcepti tiujn proponojn.

La raportoj de la Konstanta Komisio, de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, prezentitaj de d-ro Mybs, vicprez. de la Akademio, — estis aprobitaj. La Kongreso esprimis dankon al la prezidanto de Aga Komitato de Universa Ekspozicio en New-York 1913, kiu invitis Esperantistojn interesi pri ilia afero Kongreson de reprezentantoj de ĉiuj parlamentoj, kiu estos organizita en 1913.

La Kongreso esprimis deziron, ke landoj, kiuj ĝis nun ne elektis delegitojn al Internacia Konsilantaro, fondita dum la antaŭa Kongreso, faru tion eble plej frue kaj ke la elektitaj Konsilantoj tuj komencu sian laboron, uzante Oficialan Gazeton por publikigi siajn komunikaĵojn, konsiderante sin kiel unuan rajtigitan