Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron! Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo! Ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi, kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reala kaj vivanta. Rigardu nin, aŭskultu nin, konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo! al nia laboro, kiu celas krei unuigitan homaron, ni invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento... Antaŭ vi, praktikaj Amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: Ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana ?... La celo, por kiu ni la- boras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia alero estos atingita per la vojo unua; sed ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve, ĉiu prudenta komitato dirus al si: ni devas esti tre singardaj, por ke anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam... Ni povas labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj