Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Perogordo, naciaj vicprezidantoj kaj 31 naciaj delegitoj.[1]) La nombro de enskribitaj kongresanoj estis — 357[2]).

Oficialajn reprezentantojn alsendis 16 registaroj: Brazilio, Ekvatorio, Gvatemalio, Ĥinujo, Hispanujo, Honduras, Kosta-Rikio, Meksikio, Persio, Rusa Ministro de komerco, Urugvajo, departamentoj de la tera kaj marista militistaro de Usonio, ŝtatoj: Karolinio, Floridio, Luisianio, Oregonio. Oficiale reprezentitaj estis ankaŭ: la Amerika Ruĝa Kruco, la Internacia Oficejo de Amerikaj Respublikoj. Neoficiale: la departamento de internaj aferoj de Usonio kaj la Rusa ministrejo de komerco kaj industrio, kiu komisiis delegiton raportinton. Salutita per telegramo, la prezidanto de Usonio, Taft, alsendis: „plej bonajn dezirojn por la sukcesoj de la Kongreso“. La Amerika Federacio de Laboro, Katolika Esperantista Unuiĝo, Universala Ligo, Teozofia Asocio, Baha movado — salutis Kongreson per siaj neoficialaj reprezentantoj.

Zamenhof en sia malferma parolado salutis Novan Kontinenton per tiuj ĉi vortoj:

„Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas, Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj,

  1. Austrio, Kroatio, Britujo, Skotujo, Irlando, Kimrio, Francujo, Germanujo, Gibraltario, Hispanujo, Maltio, Rusujo, Litovujo, Polujo, Svisujo, Hindujo, Sudafriko, Brazilio, Kanadio, Meksikio, Ĉilio, Porto-Rikio, Peruvio, Urugvajo, Usonio, Filipinaj Insuloj, Australio, Hebrea-Lingvanoj.
  2. El 35 ŝtatoj de Usonio — 274, Anglujo — 14, Francujo — 17, Hispanujo — 9, Germanujo — 7 k. c. (22 nacioj).