Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

złowski (Kiev), F-ino C. Doerner (Usonio); por scienca verko: Hugo Dreusicke (Kassel), prof. M. Frechet (Voitiers).

Diservoj en katolikaj preĝejoj okazis unuafoje dum la Ĝeneva Kongreso, kiam pastro Peltier ricevis permeson de ekleziaj estroj prediki Esperante: en preĝejo St. Frangois pastro Guinart (hispano) celebris meson kaj pastro Peltier havis unuan esperantan predikon[1]); em protestanta templo „L’Auditoire“ predikis pastroj Fr. Schneeberger kaj Ruth. En Cambridge pastro A. Richardson ricevis ankaŭ permeson de Papo doni lianome papan benon post diservo kaj prediko „se la Episkopo konsentos”; li predikis en katolika preĝejo. Pastroj A. I. Edmonds kaj R. C. Brindley en angla preĝejo predikis laŭ preĝlibro, aprobita de la episkopo de Eby kaj tradukita de C. Rust; pastroj Fr. Schneeberger kaj W. B. Selbie en protestanta preĝejo. En Dresden estis diservoj: katolika de pastro Richardson kun prediko de kanoniko Pichot (Monako); protestanta kun prediko de d-ro Kühn. En Antwerpen pastroj A. Ri- chardson kaj Parker predikis en katolika preĝejo, d-ro W. Van Griethhuysen en protestanta, pastroj Rust kaj Soham en angla. En Krakovo: diservo katolika en Katedralo S. Maria kun prediko de pastro Szurek, protestanta kun prediko de p. Michejda kaj hebrea de rektoro Saphra.

Dum ĉiuj Kongresoj la vesperoj estis dediĉitaj al esperantaj festoj, koncertoj, teatroj k. c. Inter ili

  1. Luigi Giambene, prez. de Roma esp. grupo, sciigis la Kongreson, ke li ricevis leteron de la privata sekretario de la Papo kun sciigo, ke S. Patro favore akceptis revuon „Espero Katolika“, senditan al li de pastro Peltier, kaj donis sian apostolan benon al la redaktoroj.