Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la plej gravaj estis teatraj spektakloj, luditaj jam ne de Esperantistoj amatoroj, sed de fakaj aktoroj. La unua okazis en Dresden, kie la fama aktoro Emanuel Reicher, el Lessing-Teatro kun sia unuaranga trupo ludis dramon de Goethe: „Ifigenio en Taŭrido“, tradukitan esperante de d-ro Zamenhof (19-an de Aŭg. 1908); en Antverpen la artistoj de la Reĝa Nederlanda teatro prezentis dufoje dramon „Kaatje“ de flandra aŭtoro Paul Spaak, tradukitan de d-ro W. Van der Biest; en Kraków la artistoj de la urba teatro ludis dramon de J. Slowacki „Mazepa“ kaj operon de St. Moniuszko „Halka“, ambaŭ esperantigitajn de A. Grabowski. Inter la aranĝitaj koncertoj ni devas noti tiujn de „Vagabonda Esperanta Klubo“ kaj inter ekskursoj en ĉirkaŭaĵojn, la vizitadon de Saksa Svisujo apud Dresden kaj de la profundaĵoj de la salminejoj de Wieliczka apud Krakovo, kiu estis certe unu el plej impresantaj.

Ni notu ankoraŭ, ke dum la Dresdena Kongreso eliris ĉiutage „Kongresa Gazeto“, redaktita de d-ro Alb. Schramm, kaj dum la Krakova — „Kongresa Bulteno“, redaktita de L. Kronenberg, E. Pfeffer, A. Czubrynski — bonegaj informiloj por la kongresanoj kaj pri la kongresoj.

Komparante ok ĝisnunajn kongresojn ni povas diri, ke ĉiuj meritis unuajn premiojn ex aequo: Boulogne-sur-Mer restos por ĉiam centra punkto de tiu entuziasma ondo, kiun la kongresanoj disportis en plej malproksimajn landojn kaj kiu daŭras ĝis nun en iliaj koroj; la Ĝeneva Kongreso estis unua venka batalo kontraŭ la indiferenteco de la amasoj; en Cambridge ni vidis solenan manifestacion por Esperanto de granda nacio, kiu ĉiam okupis unu el ĉefaj lokoj en homa civilizacio; la Dresdena Kongreso restos memorinda pro ĝia bonega organizacio, pro la