Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unua teatra triumfo de Esperanto; la Barcelona pro ĝiaj Floraj ludoj; la Washingtonan oni devas konsideri, kiel duan eltrovon de Amerika kontinento per Esperantistoj; la Antwerpena Kongreso tenas rekordon de multnombreco; la Krakova estis solena jubilea festo, perfekte organizita, kiun oni nomis Kongreso de Konkordo kaj Unueco, Ĉar eĉ demandoj, kiuj de kelkaj jaroj vekis kontraŭajn opiniojn, estis priparolitaj kaj deciditaj en plena interkonsento.

————————


3. Esperantaj Institucioj.


En tiu ĉi epoko estis jam kreitaj internaciaj esperantaj institucioj, konstantaj kaj memstaraj. La ĉefa estas la Esperanta Lingva Komitato, fondita, kiel ni vidis, en Boulogne (8-an de Aŭg. 1905) kaj rajtigita, kiel definitiva esperanta lingva reprezentantaro de la Ĝeneva Kongreso (1-an de Sept. 1906). En Boulogne estis elektitaj 98 komitatanoj, dum la jaroj 1906 - 1907 — 9 novaj. D-ro Boirac, invitita de d-ro Zamenhof por prezidi kaj direkti la komitatajn laborojn, kondukis ilin kun granda takto kaj talento kun helpo de Gabriel Chavet, G. Moch, Th. Cart, C. Bourlet, H. Huet k.a. La Komitato konsistis el diversnaciaj membroj, — grava kondiĉo en ĉiu internacia afero kaj des pli en lingva, en kiu multaj demandoj postulas atentan esploron el diversaj nacilingvaj vidpunktoj. Malgraŭ granda nombro de membroj, pri kio oni poste plendis, malgraŭ maliacilaj rilatoj pro malproksimeco, la Komitato laboris regule. Lingvaj aŭ administraciaj demandoj estis komunikataj per cirkuleroj kaj deciditaj per voĉdonado